Soneto pri ĉiutagsperto
kiel iom sperta verkisto 
mi ĵuras ke ĉiutageco 
ne estas ĉiutaga eco 
kion opinias lingvisto? 

ofte vortoj en Esperanto 
ne eldonas realan staton 
kreante aksioman faton 
por fidanta miskomprenanto 

oni diras "lingvo facila"
sed nur por simpla babilado 
poste fariĝas malstabila 

lingvo devas esti konkreta 
ĉarmigi ne nur per fasado 
sed per signifo proprieta 
Zuriko, la 10an de novembro 2000