Soneto festa kun kloĉardo
unu senkolora la dua 
tute ne aspektas normale 
Ralph Nader finiĝis fale 
baloto okazis enua 

poloj festis sendependecon 
la plejmulto klaĉis pri tio 
ĉu ekestos demokratio 
ĉar krono prenas respondecon 

la dekunuan de novembro 
postiris mi sanktan Martenon 
kaj fariĝis paria membro 

mi invitis tiun kloĉardon 
kiu ne ricevas subtenon 
por fiere ĝui bulvardon 
Zuriko, la 12an de novembro 2000