Soneto pri postaj mezuroj
cerbo - mil tricent okdek duoj 
oni mezuras nur longecon 
bedaŭrinde ne plu altecon 
pulmo - ducent kvindek unuoj 

aliaj mezuroj similaj 
pezo de koro kaj hepato 
devenas de troa malsato 
kaj nombroj ne estas humilaj 

de korpo forflugis spirito 
restis nur ciferaj mezuroj 
dum vivo ŝi ilin ne konis 

oni obdukcion ordonis 
laŭ tiuj lastaj vivospuroj 
morton pruvis ŝtata dungito 
Bastiono de Silento, la 14an de novembro 2000