Soneto pri kreva kaŝtano
strebante al subtilmomento
Berthold Diel venis de Berlino 
kaj mi gastigis lin per vino 
en Bastiono de Silento 

li rakontis kaj mi promenis 
tra bone konata urbego 
kaj hantis mia egoego 
dum nostalgio min subtenis 

knalego subite min vekis 
en kameno krevis kaŝtano 
verŝajne mi en sonĝo pekis 

manĝado ankaŭ estas arto 
mia gasto svingis per mano 
signo de fino aŭ bonfarto
Bastiono de Silento, la 19an de novembro 2000