Soneto pri Andre-aŭguroj
kio kun promesa bonfarto 
okazas ĉu estas espero 
aŭ nur pro dilemoj kolero  
kun devigo al nova starto? 

sendepende de la veriĝo 
mi aldonas miajn dezirojn 
por aŭtoriparaj aspiroj 
tamen kun manko de vertiĝo 

por profesoro Andrzej Żaki 
brave vojaĝu al Itako 
por arkeologie haki 

kaj por ke Andrzej Mogieliński 
nomita alie pro sako 
ludis kiel Michał Ogiński 
Zuriko, la 30an de novembro 2000