Soneto kun varsoviano
por Krzysztof Gąsiorowski l' urbo 
estas propra kosmo interna 
ĉiam poezie koncerna 
tipe varsovia perturbo 

la tago trapasis per lego 
mi admiris lian spritecon 
kaj nekredeblan sincerecon 
li akceptas ĉion per nego 

l' tutan Varsovion kunprenas 
kiam veturas al Berlino 
poste ankaŭ kun ĝi revenas 

verŝajne por mi nun Zuriko 
fariĝis simila destino 
en mia nuntempa liriko 

Zuriko, la 6an de novembro 2000