Soneto kun sanodeziroj
oni deziras ĉiam sanon 
ĉar ĝi estas vivon portanta 
ekzistas sano esperanta 
kiu elvokas eĉ rikanon 

sanefekto okazas krea 
kaj pro tio interesanta 
malsano estas detruanta 
ankaŭ se ĝi estas idea 

nia espero ne perdiĝas 
eĉ se okazas malsanfato 
kaj per saniĝo ni riĉiĝas 

precipe riĉa estas menso 
de kiu venas vivoŝato 
kaj progrese aktiva penso 
Zuriko, la 7an de novembro 2000