Soneto rigarda interne
sur la limo de atingeco 
mi ne volas esti pli saĝa 
sed tamen prudente kuraĝa 
por ne trairi tra ebleco 

gazetojn mi legas supraĵe 
kaj inter libroj nur eseojn 
mi ŝatas tiujn densajn kreojn 
kiuj kreskas ofte multdraĵe 

mi ne povas akcepti ĉion 
pri kio mi legas kaj aŭdas 
eĉ se spito donas nenion 

propran fadenon mi nun ŝpinas 
kiun mi neniam aplaŭdas 
pri tio mi mediton finas

Zuriko, la 1an de decembro 2000