dum skribjaroj mi malriĉiĝis tial mi preparis atakon mi devas nepre ludi ŝakon bedaŭrinde mi komerciĝis vere mi al tio revenis kion mi delonge kulturis sed tio malbone aŭguris kaj mi poste nenion tenis mi nun vidas fundon de sako do mi ne plu agos per plumo sed nur per cilindro kaj frako mi iros sekrete al banko kaj atendos ĝis venos sumo de malfermita trezorŝranko