Soneto frue kaj post ŝanĝo
mi ŝovis al lokomotivo 
ĝuste edzigitan virinon 
kaj mi benis tiun foriron 
ĉar estis por tio motivo 

post kvardek jaroj la memoro 
estas bedaŭra kaj ĝoiga 
por posta evento instiga 
forpasis tiama hororo 

kio okazus se mi tiam 
enirus vaporan maŝinon 
aŭguro proviĝus neniam 

kaj mi certe ne estus tiu 
kiu havus l' nunan edzinon 
mi ŝanĝis staton al neniu 
Zuriko, la 23an de decembro 2000