Soneto por bela komenco
kreantoj de postaj aŭguroj 
diras ke kvar jarojn pli frue 
naskiĝis... sed sonas enue 
klaĉo pri iamaj futuroj 

laŭ kalendaro la komenco 
kaj same iam estos fino 
sendepende de datkombino 
sen iu ajn kroma demenco 

ni deziru ĉitage ĉiujn 
por malsatuloj estu sataj 
kaj havu problemojn neniujn 

ĉiujare Dia Infano 
benu nin por ni estu frataj 
sen uzo de moka rikano
Bastiono de Silento, la 25an de decembro 2000