Soneto kun familihonto
mi ne respondas pri la trompoj 
se iu al mi referencas 
kaj per tio arte potencas 
montrante riĉecon kun pompoj 

kun preĝejaj popolkutimoj 
ĉe manko de la honesteco 
Metiista "Solidareco" 
rompiĝas ĉe la justaj limoj 

ne estas loko por detaloj 
sed afero estas konata 
ke nur de supro venas faloj 

"honto restu en familio" 
sed mia konscienco frata 
oponas je anomalio 
Zuriko, la 4an de decembro 2000