Soneto kun bezona sperto
poeto devas ion havi 
pli ol sento en sia kapo 
sperto devas regi sub ĉapo 
ankaŭ scipovi saĝon lavi 

ne venos plua disreviĝo 
se li ekscios ankaŭ tion 
ke aliaj havas envion 
sen hezito sed kun prestiĝo 

alidire talenthavanto 
devas nepre multe labori 
por ekesti poemverkanto 

kreo estas elektkapablo 
de io kion rememori 
povus ĉiu laŭ propra fablo
Zuriko, la 11an de februaro 2000