Soneto pri unu amiko
Zygmunt Lewandowski rigardis 
mondon ĉiam tre penetreme 
de supra posteno zorgeme 
li tre asekure hazardis  

kun la asketa regularo 
pli ol sesdekjaraĝa studis 
medicinon - li ĉiam ludis 
per la lasta ekzamenaro 

per aktorado li profitis 
en "Tri fratinoj" li eĉ falis 
poste longe sanon imitis 

ĥoĥolo ŝatis ĥoĥolinojn 
kaj por ŝiaj rajtoj batalis 
senĉese manĝis mandarinojn
Zuriko, la 12an de februaro 2000