Soneto skribita postmese
dimanĉe en paroĥa domo 
ekvidis min unu ĥoĥolo 
"kiel tien..." - vokas idolo 
kun la alkohola sindromo 

mi rimarkis ke dum la meso 
ĥoĥoloj entute ne preĝas 
sed la paroĥejon sieĝas 
ĉu estas la ĝusta adreso? 

kun sacerdoto mi parolis 
pri tiu ĥoĥolarbitrado 
sed li la aferon ĥoĥolis 

poste mi mem kun ili sidis 
tiris min tien scivolado 
mi priskribis kion mi vidis
Zuriko, la 13an de februaro 2000