Soneto pri idiomado
ilin protektas Triununo 
sed ili ne parolas pure 
nur idiome do obskure 
tio estas lingva faruno 

por ne agi per hipokrito
ne diru pri ili malbone 
ĉiuj svisoj diras ĵargone 
tio estas svisa kvalito 

ĉiu sviso krom idiomo 
konas tri lingvojn minimume 
valoriĝas lingva sindromo 

ĉu popolslango ĉu pureco 
al svisoj helpas optimume 
por ilia plena riĉeco
Zuriko, la 15an de februaro 2000