Soneto pri socialeco
vidu socialdemokratojn! 
kiom da estas laboristoj?
kiom da ĥoĥolaktivistoj? 
negu partiaĉburokratojn! 

ĥoĥoloj nun ne ribeliĝas 
nur kiam sentos konjunkturon 
tiam komencos hopbravuron 
dekstruloj ankaŭ trankviliĝas 

ĉu ĉe maldekstro ĉu ĉe dekstro 
se ni bone ilin aŭskultas 
ludas tre simila orkestro 

demokratio partiaĉa 
kun aktivistoj katapultas 
fenomeno estas malplaĉa
Zuriko, la 16an de februaro 2000