Soneto - menso en urtiko
iam en "NIE" sur lasta paĝo 
estis peltoj prominentinaj 
faritaj laŭ formoj putinaj 
je mamonuma novriĉstaĝo 

tiuj novriĉaj apetitoj 
trovas foriron ĉe renomo 
en kiu ĥoĥola fantomo 
per pajlo movas al dungitoj 

horloĝo "rolex" estas falsa 
sur fingro ringo diamanta 
kaj en urtiko menso valsa 

revenu ni al damoj peltaj 
afero restas malamanta 
peltantinoj ne estas sveltaj
Zuriko, la 23an de februaro 2000