Soneto pri mia svelteco
mi malpezas kiel spirito 
por kelkaj mi volas konsili 
ĉu bone tro svelte humili 
aŭ ĉu esti dika fritito 

oni fortranĉis mian ventron 
alie oni ĝin suturis 
kaj mi post tio feble kuris 
serĉante perditan koncentron 

mi atestas - ne nur fizike 
mi ŝanĝiĝis sed ankaŭ psike 
nur karaktero agas pike 

mi evidente malfortiĝis 
time - mi iam ne timiĝis 
kaj mi ankaŭ malrapidiĝis
Zuriko, la 26an de februaro 2000