Soneto pri flegistino Faes
restado en la hospitalo 
povas esti ankaŭ agrabla 
se venas flegistino fabla 
doloro fariĝas banalo 

nun en la lingvo Esperanto 
mi vidas problemon signifan 
esprimi titolon modifan 
de sinjorino Faes per kanto 

flegistino iam fratino 
kun antaŭnomo delikate 
kaj nun kun nomo surogate 

Mirjam ĉu Faes per "sinjorino"? 
kiel memori multajn nomojn 
uzante svisajn idiomojn?
Zuriko, la 5an de februaro 2000