Soneto tamen sen mirakloj
mirakloj tute ne ekzistas 
eĉ se estas miraklaj kazoj 
ekzemple savoj en oazoj 
gilotinoj kiuj difektas 

falis de l' etaĝo kaj vivas 
post ostarejo sentas june 
kaj agadas pli oportune 
ne sciante ke li deklivas 

estas kazoj neesploritaj 
kaj estas miraklaj sanigoj 
per scienco dokumentitaj 

mi ne estus sur tiu mondo 
sen la patrinaj konfesigoj 
ekziston savas ofte tondo
Zuriko, la 9an de februaro 2000