Soneto malsubordigita
sur ĉiu disvolva etapo 
homo prenas mondon alie 
ĉu mizere ĉu idilie 
ĉiam kun maltrankvila skrapo 

malkvieteco kreskas aĝe 
eĉ la plej maturaj personoj 
venas al statoj kun admonoj 
kiuj finiĝas ne nur saĝe 

se por kuirita manĝaĵo 
oni devas longe atendi 
tiam okazas maldolĉaĵo 

bonstato nin pli nervozigas 
ol mizero - ni povas plendi 
sed ĝuste malgusto pacigas
Zuriko, la 11an de marto 2000