Soneto kun Kazimierz Mrowczyk
DOM KSIĄŻKI aŭ domo de libro 
Jasna dudek ses Varsovio 
malfacila ekonomio 
kun sistemŝanĝa ekvilibro 

deziremo de Kazimiro 
havas simptomojn de kreado 
la plej grava estas vendado 
kaj tio okazas kun miro 

vicĉefoj disvastigas manojn 
"POEZIO... - malvendebla varo 
sistemo detruis peanojn" 

direktoroj agas agrable 
verkisto kredas ke homaro 
legos liajn librojn probable
Zuriko, la 4an de marto 2000