Soneto pri berlinaj moroj
mi telefonas al Teresa 
kun gratuloj kaj kun deziroj 
ŝi prenas ilin sed kun miroj 
ĉar temp' ne plu estas karesa 

ni rememoras pri ĥoĥoloj 
pri artistoj en galerio 
pri disrevo kaj eŭforio 
pri tio kion drinkas poloj 

antaŭ ol aliaj rigardas 
vernisaĵan ekspozicion 
poloj ĉe bufedo boardas 

sed oni ne devas protesti 
samlandanoj ŝatas akcion 
kaj ĉeokaze volas festi
Zuriko, la 7an de marto 2000