Soneto kun fastuma cindro
kutimoj de l' cindra merkredo 
pri morto proponas cerbumi 
oni devas nepre fastumi 
per ne ĉiam fasta rimedo 

pajlon disĵetadas ĥoĥoloj 
dum politikaĉaj mitingoj 
singardeme ĉar en smokingoj 
de diversaj maljunaj skoloj 

mi ankaŭ disputis kun ili 
ĥoĥola saĝo ŝajnas akra 
sed mi volis iom babili 

mi forgesis pri la devizo 
ne iri al grupiĝo ŝakra 
kaj ne eksciti pro surprizo
Zuriko, la 8an de marto 2000