mi sendis al Witold Czajkowski surbendigitan kanzoneton alie hejman produkteton kaj li tuj ĝin volis agnoski forigis komputile zumojn aldonis novan akompanon profundigis tonan arkanon kaj volis eldoni albumojn oni min nomis jam "kantisto" kaj mi de kantado foriris ĉar mi estas aventuristo mi ne agadis kontraŭŝlagre tamen mi ŝlagrojn ne admiris ŝlagristoj influis min flagre