oni diras ke tempo fuĝas tra pordoj silentaj kaj bruaj kaj dudek kvin jaroj kongruaj al solo vagadon prijuĝas tempopunkto - antaŭ kaj poste forŝoviĝas konstantimpete "estis - estos" sonas pamflete eĉ sensignife kaj senkoste unu bapto kaj unu hundo kun prijuĝo por nova kuro verŝajne eĉ kun nova grundo pri vojo decidis sekundo kaj mi forgesis pri malpuro iam fermiĝos tiu rundo