Soneto pri la paska lundo
ekspozicio pri nocio 
konatuloj venis komune 
kaj mi maldekstre oportune 
tamen dure sen emocio 

vojaĝo kun etoso paska 
unue putranta kulturo 
survoje al knajpo naturo 
kun la tradicio denaska 

antaŭ ol finiĝis pasklundo 
mi ekmanĝis ankoraŭfoje 
ŝafidon en granda abundo 

mi iam subite fariĝis 
fantomo tute paranoje 
alie mi jam abstraktiĝis
Zuriko, la 24an de aprilo 2000