Soneto pri iuj ligpunktoj
la afero elvokas ridon 
inter Pollando kaj Svislando 
kuŝas diferenca rubando 
kiu ligas tiun dividon 

"svislandanoj preĝas kaj kredas" 
unupaĝe granda titolo 
de preskaŭ pola artikolo 
la kredon junuloj posedas 

Svisio kaj same Polio 
aspektas plejparte popole 
por ke ne prononci ĥoĥole 

dialektoj en idilio 
kaj pura lingvo en mizero 
sendepende de atmosfero
Zuriko, la 25an de aprilo 2000