Soneto pri ĥoĥolvizito
ĥoĥolo vizitis la papon 
donacante ĥoĥolan bildon 
la papo redonis dankmildon 
oferante la roman mapon 

vizito estis propaganda 
ĉar okazis antaŭ balotoj 
por gajni voĉojn de bigotoj 
agado precipe marĉanda 

ridindaj estas artikoloj 
kun aprobaj komentarioj 
ĥoĥolon apogas ĥoĥoloj 

jen la tipa hipokriteco 
ruzaĵo kiel industrio 
kaj nur ĉeokaze sakteco
Zuriko, la 9an de aprilo 2000