Soneto pri unu klarigo
en Teatro Sogar tre varme 
Bodo Krumwiede - la altrangan' 
Nicole Knuth kaj Otto Edelmann 
la aktoroj ludis tre ĉarme 

ekestis fascina spektaklo 
Helmut Vogel - la reĝisoro 
kaj Antonio Tabucci - aŭtoro 
"Klarigas Pereira" - miraklo 

doktor' Pereira - katoliko 
ĉe kaftableto en Lisbono 
parolis kun portretamiko 

post spektaklo ni tuj revenis 
al nia domo  sen admono 
eĉ se ja neniu nin ĝenis 
Zuriko, la 19an de majo 2000