Soneto kun balotefekto
svisoj  denove balotadis 
kiel ĉiam demokratie 
eĉ se iom peripetie 
diferencojn oni persvadis 

en Zuriko plastroj sur kaloj 
pro la politikaj evitoj 
falis salajroj de dungitoj 
nun mankas loko por detaloj 

ili forlasos komunumojn 
kaj iros labori por bankoj 
oni ĉiam trovas situojn 

Eŭropa Unio proksime 
tamen ankoraŭ multaj mankoj 
troviĝas por estu senlime 
Zuriko, la 21an de majo 2000