Soneto pri la kvindek sesa
sur tridek ses paĝoj flagretis 
punktoj komoj strekoj kaj krampoj 
kaj inter ili buntaj stampoj 
tiel mi unue libretis 

intence estis la poemo 
nur kun multsignifaj vortoj "bum" 
kaj responde kun sloganoj "plum" 
ĉe la fino pendiĝis temo 

"silento - mi estas vundarbo 
en la majesto de trankvilo 
mi kantas... ...kun neniu aŭdo" 

estis sopiro de la lupo 
ne hurlo sed afabla stilo 
kaj ne de grego sed de trupo 
Zuriko, la 22an de majo 2000