Soneto pri silentaj fabloj
ene blanko ekstere verdo 
ĉi tie iam oni pafis 
kaj feliĉe ne ĉiam trafis 
pafmanko ne estas ja perdo 

la unua flamo jam knaras 
araneo estas vekita 
kaj iras al herbo tranĉita 
en kano grizardeo staras 

ĉiuj mondflankoj fabeliĝis 
en ĉiu fablo heroiĝis 
tiuj kiuj jam kvereliĝis 

neniu pafas ne kverelas 
la tuta vidindaĵo belas 
kaj militfantomojn forpelas 
Bastiono de Silento, la 24an de majo 2000