Soneto pri bastionlibro
en Bastiono de Silento 
estas gastlibro kun subskriboj 
de homoj el diversaj triboj 
kaj nacioj - rara evento 

en muzeo troviĝas libro 
de Bastiono - sensacio 
antaŭ franca revolucio 
oni skribis pri pafa vibro 

je tiu originalaĵo 
okazas kunveno barĉada 
ĉiu signo estas raraĵo 

inter aliaj konatuloj 
de nula horo aŭ de dada 
enskribiĝis laŭ morpostuloj 


Bastiono de Silento, la 30an de majo 2000