Soneto pri meritpafistoj
Jan Zbigniew Bem kaj tri kolegoj 
de Dua Pafistdivizio 
ricevis ordenojn pro ĉio 
sed ne pro militmeritegoj 

tion mi taksas kiel ĝusto 
ĉar pli gravas paca laboro 
ol iu milita hororo 
kaj tiel graviĝas eĉ justo 

antaŭ sesdek jaroj precize 
ili estis internigitaj 
Svisio prenis ilin krize 

sed ili la tempon ne perdis 
ili estas ordenigitaj 
ĉar ili en Svislando mergis
Zuriko, la 6an de majo 2000