Soneto je Sankta Spirito
inter diversaj piaj preĝoj 
mankas por mi dia dungito 
adreson al Sankta Spirito 
ankaŭ en liturgiaj leĝoj 

Sankta Spirito certe venas 
tre ofte eĉ kiel kolombo 
sube kun radieta rombo 
tamen nenion entreprenas 

LI aŭ ĜI - nun estas problemo 
jen por AKADEMIO temo 
venas de nuboj sen efekto 

la afero por intelekto 
ne estas tiel emocia 
kiel Jesuo kaj Maria 
Bastiono de Silento, la 10an de junio 2000