Soneto kun kahela bildo
serboj preĝas je mort' milita 
kaj mi kun Zbiŝko kaj Barbara 
pripensas pri libro kompara 
AKURATe freŝe presita 

en taverno sur kahelforno 
Izidoro plugas novalon 
antaŭvidante NATO-falon 
"NATO for!" krias li per korno 

opinioj nun dividiĝis 
sed estas certa la afero 
ke pro NATO mi nerviziĝis 

estas popoloj perfortitaj 
ĝis la limo de ekzistsfero 
por NATO tamen malprofitaj 
Zuriko, la 12an de junio 2000