Soneto pri stadionbandoj
junula krimeco nun kreskas 
kaj sportumaj fanatikuloj 
fariĝas vulgaraj fekuloj 
la afero maladoleskas 

kanajlaro detruas urbon 
veturas tra stratoj kun krio 
sportumo dronas en ebrio 
pasantoj travivas perturbon 

polico estas senkonsila 
tre ofte banditojn defendas 
kaj rare al prizono sendas 

batalo kontraŭ policistoj 
apartenas al atrakcio 
ekestas perversa frakcio 
Bastiono de Silento, la 24an de junio 2000