Soneto kun manko de sento
dependeco aŭ libereco 
tiu demando ofte venas 
al la plej gravaj apartenas 
ĉar ligiĝas kun mizereco  

ni devas kuraĝe esprimi 
malkonvinka socialismo 
jen venko de kapitalismo 
pri ambaŭ oni devas timi 

ĉiam sur etapo trapasa 
de ie al io sencele 
devige laŭ volo amasa   

pro tio amaso suferas 
ĉar post ŝanĝo subiĝas ĉele 
dum individuoj esperas 
Bastiono de Silento, la 29an de junio 2000