Soneto kun kelkaj riproĉoj
AKURATon kaj CHoCHoLaDon 
mi skribis unue nur pole 
ĉar poloj agadis ĥoĥole 
mi jam klarigis tiun fadon 

poste mi ŝanĝis opinion 
ŝanĝante ankaŭ la enhavon 
mildigante socian lavon 
tamen ne forigante ĉion 

certe ne ĉiuj volas scii 
kiu estas Rydzyk - la estro 
de pola Radio Maria 

je kiu povas emocii 
tuta tradicia palestro  
de asocio mohajria
Bastiono de Silento, la 30an de junio 2000