Soneto pri naturprotekto
protektotago de naturo 
al Bastiono de Silento 
min ĵetis en tiu momento 
kiam venis fojna bravuro 

bedaŭrinde belaj lekantoj 
sub kiuj dormis blankkovritaj 
herbejoj estis forfalĉitaj 
kaj kun ili aliaj plantoj 

tiamaniere la homo 
forton de naturo ordigas 
tre ofte sen ĝusta sindromo 

subite okazis grajlado 
tiel naturo nin punigas  
kaj zorgas pri sia daŭrado 

Bastiono de Silento, la 5an de junio 2000