Soneto iom lekciona
verŝajne en ĉiu nacio 
oni fieras pro la reĝoj 
kaj de iliaj lingvaj leĝoj 
sed ne pro poeta racio 

amon kaj bedaŭron esprimi 
skribi pri normalaj eventoj 
laŭ tre ofte ŝanĝataj sentoj 
kaj ankoraŭ ĉe tio rimi 

reĝojn povantoj prunteprenis 
ne ĉiuj konis naciaĵojn 
sed povon ĉiam entreprenis 

imagu pri lingvodisvolvo 
dum vi gustumas glaciaĵojn 
kompare venas ĝusta solvo 
Bastiono de Silento, la 6an de junio 2000