Soneto de ŝtupo al ŝtupo
sur la ŝtuparo de disvolvo 
de fumkabano ĝis palaco 
estas videbla la surfaco 
de pensa blokado al solvo 

kun ruĝarmeistoj konkorde 
li kantis ĉastuŝkojn fervore 
poste sub Kościuszko honore 
marŝis al Berlino paŝorde 

plugis semis falĉis aŭ serpis 
draŝile batis spikajn garbojn 
sed grandajn profitojn ne ĉerpis 

li sopiris pri nigra grundo 
rememorante fruktajn arbojn 
ĉagrenis pro pli granda ŝuldo
Zuriko, la 13an de julio 2000