Soneto sen iu raraĵo
matene ni tra tuta valo 
vagadis laŭ vojo zigzage 
reveno okazis image 
kompare kun fortorealo 

poste ni rastis montan fojnon 
rostis terpomojn kaj viandon 
donis fundamentan demandon 
en kiun rokon bati kojnon? 

tamen nenio speciala 
okazis krom peza laboro 
kun efekto eventuala 

ni ne bezonas grandajn kazojn 
kun bongustaĵoj kaj humoro 
ni trovas spiritajn oazojn  
Avers-Cröt, la 21an de julio 2000