Soneto pri herbofalĉado
ili komencas frumatene 
kaj finas malfrue vespere 
falĉiloj sonoras tenere 
herboj postire falas ĉene 

virinoj alportas trinkaĵojn 
kaj falĉistoj trinkas soife 
dum spuroj aspektas signife 
ĉar herbejo perdis herbdraĵojn 

denove konata sonoro 
je falĉil-akrigo disiĝas 
alvenas vespera vaporo 

klingoj daŭre takte post paŝo 
falĉilvoĉe maltrankviliĝas 
odoras fojno kaj gulaŝo 
Avers-Cröt, la 22an de julio 2000