Soneto kun kampmatenmanĝo
ĉe kamparana matenmanĝo 
kabano devas esti riĉa 
ĉiu gasto nepre feliĉa 
pro kroma kultura aranĝo 

butero konfitaĵoj panoj
fruktaj salatoj kafo kukoj 
mentaj trinkaĵoj  oranĝsukoj 
freŝaj laktaĵoj marcipanoj 

Paŭla kaj Bruno ĉiuj gastojn 
per kelkaj frazoj alparolis 
longa daŭro faris prokrastojn 

estis tempo por simple klaĉi 
kelkaj tamen silenti volis 
tiu kunveno devis plaĉi  
Avers-Cröt, la 23an de julio 2000