Soneto pri kampara korto
bienkorto fojne odoras 
tridek bovinoj (angusraso) 
cent okdek kaprinoj (amaso) 
aero per ili vaporas  

la kvanto de bestoj grandiĝas 
ĉitage naskiĝis bovidoj 
ankaŭ kiel ĉiam kapridoj 
sed ili longe ne moviĝas 

bieno produktas manĝaĵojn 
por maljunuloj kaj por beboj 
kaj ankaŭ mastrumajn dolĉaĵojn 

bovida viando tielas  
pli bone ol porka kaj streboj 
de Bruno Loi al sano celas 
Avers-Cröt, la 25an de julio 2000