Soneto - muzika enigmo
kiam forpasas orgenisto 
la patro de dudek infanoj 
heredaĵo restas sen manoj 
nur sur de komponaĵa listo 

li apartenas al granduloj 
kiuj ne ĝisvivis al laŭdo 
eĉ post morto mankis aplaŭdo 
nun li estas inter famuloj 

la unua inter aliaj 
aŭ pli bone inter unuaj 
komponistoj polifoniaj 

hodiaŭ li posedus monon 
kaj iam en tempoj enuaj 
li kreis nekredeblan tonon 
Dürramatta, la 28an de julio 2000