Soneto pri amaselekto
komunism' ne estas eraro 
sed ŝtupo de homardisvolvo 
eĉ se ĝi ne okazis solvo 
de problemoj ĝi estis faro 

amaso elektas gvidantojn 
signifas ke anstataŭ tia 
povus esti tute alia 
kiu ĝoigas amasantojn 

individuo prenas povon 
tuj volas ĝin nepre defendi 
por tio uzas ĉiun movon 

ĝuste tiel povis ekesti 
ke nur kelkaj devis ascendi 
por ke tutan reston molesti 
Zuriko, la 6an de julio 2000